Europa Press | ||
---|---|---|
novaĵagentejo | ||
Komenco | 1953 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Madrido | |
Agokampo | novaĵagentejo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Europa Press estas hispana privata novaĵagentejo. Ĝi estis fondita en 1953 fare de Torcuato Luca de Tena Brunet kaj aliaj gravuloj de la dua frankismo.[1] En 1968 la posedo de Europa Press pasis al la entreprenisto Francisco Martín Fernández de Heredia, kiu mortis en 2011.[2] La familian karakteron de la agentejo plifortigis la aliĝo de Luis Martín Cabiedes, de Asís Martín Cabiedes en 1994[3] kaj de Rosario Martín Cabiedes en 2006.[4]
Ĝi estas unu de la plej grandaj novaĵagentejoj de Hispanio,[5] elsendas ĉefe en hispana lingvo dum la 24 horoj kaj disponas de informantoj en ĉiuj regionoj de Hispanio.
Tamen inter 2012 kaj 2020 okazis krizo, amasaj maldungoj kaj malaltigo de la nivelo de la agentejo.[6]